Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Koreio: Stop la subkontraktadon de la danĝeraj laboroj – Justicon por Kim Yong-gyun!

Partenerece kun Public Services International (PSI), tutmonda sindikata federacio, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj kaj provizas publikajn servojn en pli ol 160 landoj.

Kim Yong-gyun, subtraktanta laboristino 24-jara mortis, blokita en transporta bendo de karbo ĉe la centralo Taean. Kim laboris sole en mallumo, efektivigante laboron ekstreme danĝeran. Laŭ la reguloj pri sekureco kaj sano priskribitaj en manlibro, Kim devintus labori en duopa skipo. Pro la ekscesa reduktado de la kostoj, la subkontraktado de la ekspluatado kaj la konservado de la bruligaĵoj en la centraloj, tiu laboro estas nun efektivigita sole.       

Tiu ŝoka evento estigis nacian movadon en Koreio kontraŭ la «subkontraktado de la danĝeraj laboroj», endemia en la sektoro de la elektraj centraloj, kaj en la tuta korea ekonomio. La prezidanto de la KPTU kaj kvin aliaj gvidantoj de la koalicio, komencis senliman malsatstrikon de post la 22-a de januaro, postulante malfermon de enketo kaj persekuton kontraŭ la kulpintoj. La PSI kaj la KPTU lanĉis kampanjon, alvokante la registaron, ke ĝi enketu, plibonigu la necesan sekurecon en la sektoro de la elektraj centraloj, kaj kreu konstantajn laborpostenojn por la subtraktantaj laboristoj.      




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
president@president.go.kr, rights@world-psi.org, kptu.intl@gmail.com