Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Turkio: laboristinoj estis maldungitaj, ĉar ili organizis sindikaton

 
Partnerece kun Deriteks kaj IndustriALL kiuj reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en mina, energia kaj manufaktura sektoroj, kaj kiu estas forto de tutmonda solidareco. Ĝi partoprenas la lukton por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

En 2019, la laboristoj de SF Trade, kiuj provizas mondajn varmarkojn de teksaĵo kaj ledo, lanĉis sindikatigan kampanjon. Ili postulis pagon por siaj kromaj laborhoroj, labori sen ekscesa premo kaj esti respektataj. Ili elektis la sindikaton Deriteks kiel reprezentanton. La 29an de oktobro 2019, la direkcio, kiu havas kutiman kontraŭ-sindikatan sintenon, maldungis du virinojn, kiuj kondukis sindikatigan kampanjon. La direkcio de SF maldungis du aliajn virinojn kaj plu minacas la laboristojn je maldungo. La entrepreno komencis juĝagadon por damaĝkompenso, akuzante la laboristojn, ke ili malutilas al ĝia konkurenckapablo.           

La direkcio atakas la rajton de la laboristoj organiziĝi, kaj kontraŭas ĉian sindikatigan kampanjon. La entrepreno praktikis similajn kontraŭ-sindikatajn taktikojn en 2015 kaj la sindikato venkis danke al la internacia solidareco. Vi povas subteni tiujn kuraĝajn virinojn en ilia lukto, sendante mesaĝon al la direkcio de la entrepreno SF Trade.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
frederic.giraud@giraudfamily.com, info@sf-trade.com, hr@sf-trade.com