Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Rumanio: Ĉesigu la detruadon de la sindikato en la metroo de Bukareŝto


Partnerece kun la Federacio de la Transport-laboristoj (ETF) kiu reprezentas pli ol 5 milionojn da laboristoj de la sektoro de Transporto venintaj de pli ol 200 sindikatoj de Transporto en Eŭropo, kaj la Eŭropa sindikata Federacio en la Publikaj Servoj (EPSU) kiu reprezentas 8 milionojn da laboristoj de la publikaj servoj en Eŭropo.

Komence de la jaro 2021,  Metrorex, publika entrepreno, kiu administras la metroon de Bukareŝto, plene subtenita de la rumana registaro, lanĉis kampanjon de sindikata detruado, anoncis malaltigojn de salajroj kaj maldungojn. Ĝi malkaŝis planon por estigi bankroton de la metro-sistemo. Metrorex kaj la rumana registaro tute ignoris la ripetitajn petojn de la USLM starigi dialogon. Anstataŭ tio, la entrepreno rebatis per serio da timigaj taktikoj : la sindikata gvidanto Ion Radoi ricevis morto-minacojn en la sociaj retoj. La entrepreno persekutis ĉe tribunalo la laboristojn de la Metroo, kiuj partoprenis spontanan manifestacion en marto, kaj la polico bruske eniris en la lokalon de la sindikato.

Kaj nun : Metrorex – malobserve al la sindikata rajto – kontraŭleĝe rifuzas enspezi la monatajn kotizojn de la membroj, kaj tiel senigas la sindikaton je financaj rimedoj. La entrepreno postulas nuligon de la kolektiva konvencio ĉe la tribunalo kaj ordonis la USLM, ke ĝi forlasu siajn lokalojn.   

Kuniĝu kun ni por esprimi al Metrorex kaj la rumana registaro, ke ili respektu la fundamentajn rajtojn de la laboristoj : la kolektivan intertraktadon kaj la socian dialogon. Esprimu vian rifuzon de la detruado de la sindikato en la metroo de Bukareŝto !             




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
cabinet.pm@gov.ro, drp@gov.ro, pm@gov.ro, cabinet.ministru@mt.ro, contact@metrorex.ro, etfeurope@gmail.com