Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Birmo : Unuiĝintaj Nacioj devas repuŝi la militan diktaturon

``
``
Partnerece kun Building and Wood Worker's International (BWI), the International Trade Union Confederation (ITUC), IndustriALL global union, the Education International, the International Union of Foodworkers.

La 1-an de februaro, la milita puĉo en Birmo renversis la elektitan registaron de la lando kaj instalis despotan militan ĥunton.  

De tiam, la militistoj mortigis pli ol 1 000 manifestaciantojn kaj pacemajn civilulojn kaj delokis 175 000 personojn. 7 000 civiluloj estis arestitaj, enkarcerigitaj kaj kondamnitaj. 300 000 laboristoj estis maldungitaj kaj plejparte el la sindikatanoj estis truditaj kaŝiĝi. La mongajnoj de 83% el la birmaj familioj duoniĝis kaj pli ol 25 milionoj da personoj vivas en malriĉeco. En spirito de solidareco kaj demokratio, la Council of Global Unions alvokis la internacian komunumon adopti urĝajn aranĝojn kontraŭ la milita puĉo por meti finon al la kruelaĵoj kaj al la katastrofo koncerne Homajn rajtojn en Birmo.

En junio, iniciate de la grupo de laboristoj de la Internacia Organizaĵo de Laboro, la Internacia Konferenco pri laboro repuŝis la potencojn de la nelegitima milita ĥunto de Birmo, kaj alvokis al restarigo de la demokratio en la lando. Unuiĝintaj Nacioj nun devas fari same.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
BWI.GlobalCampaigns@gmail.com