Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Ukrainio : subtenu la lukton de la laboristoj por la sindikataj kaj laborrajtoj

Partnerece kun Federacio de la Sindikatoj de Ukrainio (FPU).

La 19an de julio, la ukrainia parlamento adoptis la leĝprojekton 5371, kiu abolas la laborrajtojn por 94% el la ukrainiaj laboristoj.

Tiu leĝo enkondukas ekstreman liberigon de la laborrilatoj. Ĝi diskriminacias la dungitojn de ĉiuj malgrandegaj, malgrandaj kaj averaĝaj entreprenoj, kaj senigas ilin je sindikata kaj laborprotektado.

De du jaroj, la ukrainiaj sindikatoj vigle kontraŭas la promocion de tiu kontraŭlaborista projekto. Malgraŭ la multnombraj avertoj de la Internacia Sindikata Konfederacio, de la Eŭropa Konfederacio de la Sindikatoj, kaj la Internacia Organizaĵo de Laboro koncerne la nekongruecon de tiu leĝprojekto kun la principoj kaj normoj de la eŭropa leĝaro, malgraŭ la konvencioj de la IOL kaj la konkludoj de la sciencistoj kaj spertuloj, la ukrainia parlamento adoptis ĝin.

Inter la konsekvencoj de la adopto de tia leĝo, estos amasa malobservado de la laboristaj rajtoj kaj novaj foriroj el Ukrainio de parto el la plej kvalifikita aktiva loĝantaro.

La situacio estas komplikita de la sanga milito decidita de la rusia agresanto kontraŭ la ukrainia popolo.              




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
Letter@apu.gov.ua, 1545@ukc.gov.ua, zsmfa@mfa.gov.ua, stefanchuk-r@rada.gov.ua, labourstart.fpsu@gmail.com