Turkio: Libereco por Ismet Aslan, sindikatano enkarcerigita
Partnerece kun KESK, la Konfederacio de sindikatoj de funkciuloj en Turkio. Ĝi estas unu el la plej gravaj sindikataj federacioj en Turkio kaj aniĝas al ITUC kaj ETUC. |
Ismet Aslan, gvidanto de la Konfederacio de sindikatoj de funkciuloj (KESK), estis arestita de la sekurfortoj la 7an de oktobro 2024. Li estas de tiam detenita en la malliberejo de Silivri. La ĝenerala prokuroro decidis devigan konfidencon pri la dosiero, konsekvence, detalaj informoj pri la akuzo ne disponeblas. Aslan laboras kiel respondeculo de la kolektivaj konvencioj kaj la juraj aferoj ĉe la KESK de ĉirkaŭ 20 jaroj. Li suferas ian haŭtkanceron, kiu necesigas kontinuan medicinan traktadon. Ni petas de vi iniciati liberigon de İsmet Aslan. Sendante leteron al la ministrejo pri justico, vi povas peti de tiu ministrejo, ke ĝi liberigu la sindikatanon, İsmet Aslan.