Egiptio: liberigu tuj la enkarcerigitajn ĵurnalistojn
![]() | partnerece kun la Internacia Federacio de la Ĵurnalistoj |
Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
m@cabinet.gov.eg, center@iscmi.gov.eg, info@scm.gov.eg, info@ejs.org.eg
m@cabinet.gov.eg, center@iscmi.gov.eg, info@scm.gov.eg, info@ejs.org.eg
Inter la 28a kaj la 30a de septembro 2026, la egiptaj sekurecaj fortoj arestis ses ĵurnalistojn, kiuj laboris por Matsada2sh, egipta organismo specialigita en kontrolo de la faktoj kaj informoj. Abdallah Qadri, Mohamed Sharaf, Mohamed Adel, Islam Barakat, Mohamed Mahmoud kaj Omar Helal ŝajne estis arestitaj hejme kaj kondukitaj ĝis sekretaj lokoj. Ili estis akuzitaj pro diskonigo de falsaj informoj je la konto de la Islama Frataro, malpermesita organizaĵo, cele al malstabiligo de la socia paco – asertoj neniigitaj de Matsada2sh. La organismo estis ankaŭ akuzita, ke ĝi ricevas fremdajn monhelpojn.La 15an de oktobro, la ĝenerala prokuroro pludaŭrigis la enkarcerigon de la ses ĵurnalistoj ĝis 15 tagoj, kaj tio duan fojon ! Krom tiuj ses ĵurnalistoj arestitaj, 24 aliaj estas nun malliberigitaj en Egiptio, kelkaj inter ili eĉ de jaroj.
La Internacia Federacio de la Ĵurnalistoj, ĵurnalistoj kaj iliaj sindikatoj, kaj dekoj da regionaj kaj internaciaj organizaĵoj pri informo kaj grupoj de defendo de esprimlibereco denuncis la areston de tiuj ĵurnalistoj kaj postulis ilian tujan kaj senkondiĉan liberigon, respekton de iliaj laŭleĝaj rajtoj kaj finon de la atakoj kontraŭ la sendependa ĵurnalismo en Egiptio.

