Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Fiĝioj: Nuligu la lokaŭton ĉe la flughaveno Nadi

Partnerece kun la Internacia Federacio de la transport-laboristoj , tutmonda federacio de 690 sindikatoj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 4,5 milionojn da transport-laboristoj en 153 landoj.

Air Terminal Services (ATS) provizas manipulad-servojn ĉe la internacia flughaveno Nadi, kaj dungadas 250 laboristojn. Tio inkludas manipuladon de bagaĝoj, registradon, inĝenierarton kaj manĝaĵon por ĉiuj flugkompanioj. La laboristoj estas membroj de la Federated Airline Staff Association (FASA). La 16-a de decembro, post reveno de la laboristoj de la asembleo de la akciuloj, la estraro lokaŭtis ilin.   

La laboristoj posedas tantiemojn je 49% en la servoj de la aerstacio, 51% apartenas al la fiĝia registaro. La sindikatoj kaj ties membroj estas celitaj, ĉar ili starigis demandojn pri la malbona administracio de la entrepreno fare de la nuna ĉefdirektoro. Ili fakte ne ricevis salajrajn altigojn dum 11 jaroj, kaj la plendaĵoj estis nek traktitaj nek solvitaj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
pmsoffice@connect.com.fj, pspmoffice1@connect.com.fj, pmo_privateoffice@govnet.gov.fj, clientservices2@govnet.gov.fj