Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



#FreeRioWijaya: Indonezia laboristo estas malliberigita pro sia aktiveco favore al sekureco ĉe la laboro

Partnerece kun Federasi Pekerja Pelabuhan Indonesia (FPPI) (Indonezia Federacio de la haven-laboristoj, al kiu Serikat Pekerja Jakarta International Container Terminal (SP JICT) estas aliĝinto). Subtenata de la Internacia Federacio de la Transport-laboristoj (ITF).

La 20an de aŭgusto,  Rio Wijaya, sindonema sindikatano de la indonezia sindikato de la dokistoj Serikat Pekerja Jakarta International Container Terminal (SP JICT), estis perforte draŝita fare de sekuragentoj, ĉe la terminalo de la haveno Hutchison en Ĝakarto. Li estis poste arestita kaj detenita post falsaj asertoj koncerne kalumniojn kaj agresojn kontraŭ sekurgardistoj la 21an de novembro 2019. Bonvolu kuniĝi kun nia kampanjo por postuli tujan liberigon de la kamarado Rio, kaj ke ĉiuj akuzoj kontraŭ li estu forlasitaj.

La kontraŭ-sindikata etoso ĉe la internacia terminalo de konteneroj de Ĝakarto (JICT), la plej grava operatoro en kontener-haveno en Indonezio, maltrankviligas la sindikatanojn koncerne siajn rajtojn kaj sekurecon. La minacoj kaj timigoj, kiuj celas la sindikatajn aktivulojn ĉe la terminalo estas gravaj kaj persistemaj. Dum la 18 lastaj monatoj, ili interalie suferis pri pafoj kontraŭ siaj veturiloj, amasa maldungo de 400 portempaj laboristoj de la haveno, kaj la abomenindaj sekurkondiĉoj de la terminalo, kiuj okazigis la morton de kvar laboristoj de post julio 2016. Sufiĉas! Kuniĝu kun la FPPI, SP JICT kaj la FIOT por rebati sen paŭzo, ĝis la liberigo de Rio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
gunta@jict.co.id