Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Germanio: Ameos maldungas laboristojn kaj rifuzas kolektivajn intertraktadojn


Partnerece kun Ver.di, germana sindikato, kiu enkalkulas preskaŭ 2 milionojn da membroj apartenantaj al pli ol mil malsamaj profesioj kaj ĉiuj sektoroj, laborantaj en servoj aŭ koneksaj sektoroj kaj sociaj servoj, edukado, arto kaj kulturo, kaj amaskomunikiloj, kaj EPSU – la Eŭropa sindikato en publikaj servoj

La laboristoj de Ameos en Germanio, privata malsanuleja korporacio kun profitodona celo, postulas justajn salajrojn, garantiatajn per kolektiva konvencio. En la federacia lando Saksio-Anhalton oriente de Germanio ekzemple, la flegistinoj ricevas ĝis 500 eŭroj malpli ol la ekvivalentaj dungitoj de la aliaj malsanulejoj. Sed Ameos rifuzas subskribi kolektivan konvencion kun la sindikato ver.di. Post mallonga amasa striko en novembro, Ameos maldungis sen antaŭavizo 14 laboristojn, kaj minacas maldungi 800 aliajn laboristojn, se la sindikata aktiveco daŭros. La laboristoj nun komencis senliman strikon. Ili luktas por akiri pli bonajn salajrojn. Adekvata mongajno ebligos ankaŭ trovi pliajn personojn por la profesioj pri sano. La prioritato estas liveri adekvatajn sanservojn al la regiono, kaj ne realigi pli kaj pli altajn profitojn. 

La laboristoj bezonas vian subtenon en sia lukto. Bonvolu kuniĝi kun ni por sendi protest-mesaĝojn al la regiona direktoro Frank-Ulrich Wiener, kaj la prezidento de la estraro de Ameos, Dr Axel Paeger.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info@ameos.ch