Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Ĉeĥa Respubliko: Haltigu la turmentadon kontraŭ la sindikato en la flugkompanio Ryanair

Partnerece kun la Eŭropa Federacio de Transport-laboristoj , kiu grupigas la sindikatojn de transportoj de Eŭropa Unio, de la Eŭropa Ekonomia Aero kaj de Centra kaj Orienta Eŭropo. La EFT reprezentas pli ol 5 milionojn da transport-laboristoj de pli ol 200 sindikatoj en 41 eŭropaj landoj.

La sindikato de la flugservado B.United estis ĵus registrita en Ĉeĥa Respubliko. Ĝi reprezentas la proprajn kaj la portempajn dungitojn de Ryanair. La 28an de majo, la laboristoj informis Ryanair pri la ekzistado de la sindikato, kaj petis urĝan kunsidon la 1an de junio. Tagon poste, la 29an de majo, tri gvidantoj de la sindikato - Matteo Pizzolato, Andrea Schiraldi, Izhar Arcos Poveda – estis maldungitaj de Ryanair. Temas pri evidenta atako kontraŭ la rajto de la laboristoj de Ryanair organiziĝi, kaj taktiko de ekstrema timigo.

La laboristoj decidis kontraŭi tiujn agadojn, helpe de la ĉeĥa sindikato Odborový svaz dopravy (OSD).

Vi povas subteni ilian lukton. Sendu mesaĝon al Andrej Babiš, ĉeĥa Ĉefministro kaj Jana Málačová, ministrino pri Laboro kaj sociaj aferoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
etfeurope@gmail.com