Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Brazilo: Ĉesigu la atakojn kontraŭ la sindikatoj en la urbo San-Paŭlo

Partnerece kun SINDSEP, la sindikato de la municipaj laboristoj de San-Paŭlo kaj La Internacio de la Publikaj Servoj - ISP , la internacia sindikata federacio de la laboristoj, kiu provizas publikajn servojn. La ISP konsistigas el 700 sindikatoj, kiuj reprezentas 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj

Komence de la pandemio, la surlokaj interkomunikiloj de San-Paŭlo raportis la voĉojn de la frontliniaj laboristoj, kiuj denuncis neregulaĵojn kaj malobservadojn pri bazaj normoj rilate al sano kaj sekureco. Tio kondukis al ĝeneraligita infektado de la laboristoj en malsanulejoj, interalie la sanprofesiuloj, la purigistoj, la prizorgaj kaj sekurecaj agentoj. La respondo de la municipa sekretario pri sano estis limigi la aliron de la ĵurnalistoj al la informoj kaj identigi kaj puni la laboristojn, kiuj alparolis la mediatojn. En senprecedenca kaj senbaza reprezalio, kvin sanprofesiuloj estis delokitaj al malproksimaj laborlokoj pretekste de urĝa stato.

Kuniĝu kun la SINDSEP en ĝiaj postuloj por la respekto de la sanprofesiuloj, la fino de la kontraŭ-sindikataj praktikoj kaj la travidebleco en la administracio responde al la pandemio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
covid19@sindsep-sp.org.br