Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kirgizio: haltigu la premon kontraŭ la sindikatoj

Partnerece kun la Internacia Sindikata Konfederacio (ISK), la Internacia Unuiĝo de la Nutraĵ-laboristoj (IUNL), la monda sindikato IndustriALL kaj la Internacio de la Laboristoj en Konstruada kaj ligna sektoro (ILK).

Dum tiuj du lastaj jaroj, la sindikatoj de Kirgizio luktis kontraŭ la adopto de la leĝo «pri la sindikato». Tiu leĝprojekto ege striktigas la agadkampon de la sindikataj aktivecoj, diktas la internan strukturon de la sindikatoj kaj metas ilin sub la kontrolo de la Ŝtataj organoj. La sindikatoj de Kirgizio organizis protestojn kontraŭ la adopto de tiu leĝprojekto. Responde, la aŭtoritatoj, surbaze de falsaj akuzoj, komencis punpersekutojn kontraŭ la gvidantoj de la protestantaj sindikatoj kaj eksigis ilin. La gvidantoj kaj aktivuloj de la sindikatoj suferas arestadojn, konstantajn pridemandojn kaj premojn. La oficejoj de la sindikatoj estis detruitaj kaj la bankkontoj de la sindikatoj konfiskitaj. Subtenu la peton de la sindikatoj, sendante protest-mesaĝon al la prezidento, la registaro kaj la parlamento de Kirgizio.    




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
okmot@mail.gov.kg, pisma@mail.gov.kg, ombudsman@inbox.ru, profsouz_kg@mail.ru