Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Turkio: reenpostenigu la maldungitajn laboristojn de Marlboro

Partnerece kun DISK/Gıda-İş en Turkio.

Tabako sendube estas la plej profitdona industrio en la mondo. Tamen, la laboristoj ne ricevas de ĝi justan parton. La laboristoj de la uzino Philip Morris de Izmiro, en Turkio, ricevas salajron sub la malriĉeca sojlo. Iliaj mongajnoj malkreskas pro la ekonomia malstabileco de la lando. Krome, diskriminacio ekzistas inter la konstantaj laboristoj kaj la sub-traktantaj laboristoj, kvankam ili efektivigas la saman taskon kaj uzadas la samajn maŝinojn. Fronte al tiuj malfacilaĵoj, la laboristoj de Marlboro membriĝis al la sindikato DİSK/Gıda-İş. Preskaŭ ĉiuj aniĝis al la sindikato. Post la sindikataj kunsidoj, 124 laboristoj estis maldungitaj. Nun, la laboristoj organizas manifestaciojn antaŭ la uzino. Malgraŭ tio, la entrepreno rifuzas intertraktadi. Vi povas subteni tiujn laboristojn kaj instigi Philip Morris aŭskulti iliajn postulojn: Reenpostenigo de la maldungitaj membroj de la sindikato ; komenco de intertraktadoj kun la sindikato ; decaj salajroj, fino de la diskriminacio.               




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
jacek.olczak@pmi.com, massimo.andolina@pmi.com, filiz.yavuz@pmi.com, isaac.diaz@pmi.com, utku.us@pmi.com, gidais.gidais@gmail.com