Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kebekio: Ni subtenu la alvokon de la sindikatoj al dialogo kaj intertraktado

Partnerece kun la Internacio de Edukado kaj Internacio de Publikaj Servoj . La Internacio de Edukado estas la voĉo de la instruistoj kaj laboristoj de edukado en la tuta mondo. Pere de siaj 383 membro-organizaĵoj, La IE reprezentas pli ol 32 milionojn da instruistoj kaj personaro de helpo al edukado en 178 landoj kaj teritorioj. La Internacio de Publikaj Servoj estas internacia sindikata federacio, kiuj grupigas pli ol 700 sindikatoj reprezentantaj 30 milionon da laboristoj en 154 landoj.

La Internacio de Edukado, ĝiaj du aliĝintoj en Kebekio, la Centralo de la Sindikatoj de Kebekio (CSQ), kaj la Nacia Federacio de la Geinstruistoj de Kebekio (FNEEQ-CSN), La Internacio de Publikaj Servoj, la Interprofesia Federacio de Sano de Kebekio (FIQ), kaj ĉiuj sindikatoj de la publika sektoro bezonas vian solidarecon por peti de la registaro, ke ĝi komencu veran kolektivan intertraktadon.

Post jaro da intertraktado pri la renovigo de la kolektivaj konvencioj en la publika sektoro, kaj fronte al la necedemo de la registaro de Kebekio, ĝia rifuzo aŭskulti la postulojn de la gelaboristoj kaj ĝiaj nepravigitaj atakoj kontraŭ iliaj laborkondiĉoj, la Komuna fronto de la sindikatoj, kiuj reprezentas la gelaboristojn de la publika sektoro organizis strikmovadon de la 21a ĝis la 23a de novembro.              

Ĉirkaŭ 420 000 laboristoj de la sektoroj de Edukado, Supera lernado, Sano kaj Socialaj servoj amase balotis favore al la striko (95 %), kaj kolektiĝis en unuiĝinta fronto sur la strikpostenoj por instigi la registaron intertraktadi.

La Komuna fronto kolektas la gelaboristojn de la publika sektoro - la Centralo de la Sindikatoj de Kebekio (CSQ), la Federacio de la Gelaboristoj de Kebekio (FTQ), la Konfederacio de la Naciaj Sindikatoj (CSN) kaj la Alianco de la Personaro Profesia kaj Teknika de Sano kaj Socialaj Servoj (APTS). La FIQ reprezentas pli ol 80 000 flegistinojn, help-flegistinojn spirterapeŭtojn kaj klinikajn perfuzistojn, kiuj laboras en la sanaj establaĵoj de Kebekio.        




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
premierministre@quebec.ca, ministre@education.gouv.qc.ca, EILabourstart@ei-ie.org, Sonia.LeBel.CHMP@assnat.qc.ca, fanny.cantin@sct.gouv.qc.ca, Francois.Legault.ASSO@assnat.qc.ca, ministre@msss.gouv.qc.ca