Serbio: Post striko, sindikataj gvidantoj de aviadotrafikaj kontrolistoj estis maldungitaj
![]() | Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transportlaboristoj , kiu reprezentas pli ol 5 milionojn da laboristoj en la transportsektoro elirinta de pli ol 200 sindikatoj en 38 eŭropaj landoj. |
Du gvidantoj de la Sindikat kontrole letenja (SKL), la sindikato, kiu reprezentas la serbajn aviadotrafikajn kontrolistojn, estis maldungitaj post nuligo de siaj sekurrajtigiloj surbaze de svaga « negativa avizo de la sekurecaj servoj ». Ambaŭ ludis ŝlosilan rolon en la laŭleĝa kaj sukcesa striko ĉi-jare. La informoj, laŭ kiuj tiu aranĝo estis prenita iniciatite de membroj de la potenca partio starigas gravajn maltrankviliĝojn koncerne politikan entrudiĝon kaj reprezaliojn kontraŭ la sindikataj reprezentantoj, kiuj minacas la fundamentajn rajtojn pri asociiĝa libereco kaj kolektiva intertraktado. La ETF kaj la CES petis atenton de la prezidento Aleksandar Vučić, tiel ke Serbio respektu siajn laŭleĝajn kaj internaciajn devigojn kaj metu finon al ĉia entrudiĝo celanta la sindikatajn gvidantojn. Ni petas de vi, ke vi subtenu tiun alvokon, skribante al la Direktoro de SMATSA por postuli tujan reenpostenigon de ambaŭ maldungitaj gvidantoj de SKL.


