Filipinoj: postulu de DHL, ke ĝi metu finon al siaj kontraŭ-sindikataj praktikoj

Partnerece kun Sentro ng mga Nagkakaisa kaj Progresibong Manggagawa (Centro de la unuiĝintaj kaj progresismaj laboristoj) SENTRO estas unu el la ĉefaj sindikataj organizaĵoj de Filipinoj, kiu defendas sindikatismon el socia movado. Ĝi enkalkulas 85 000 membrojn en la privata kaj publika sektoroj, inkluzive de laboristoj en neoficiala ekonomio. SENTRO estas aliĝinta al la internacia sindikata Konfederacio.

Dezirante solvi longdaŭrajn plendojn, interalie la malaltajn salajrojn kaj la nepagitajn salajrojn, la laboristoj de la stokejo Sucat de DHL Supply Chain, situanta en Muntinlupo, kreis sindikaton kaj gajnis la atestan elekton la 29an de majo 2026. Anstataŭ intertraktadi kun la sindikato, la direkcio anoncis la fermadon de la stokejo, pretekte ke la kontrakto kun la superbazara ĉeno ne estis renovigita. La laboristoj vidis en tio kontraŭsindikatan manovron, des pli ke DHL jam anoncis en decembro, ke ĝi akiris trijaran kontrakton. Ĉar la intertraktadoj estis blokitaj kaj iliaj postenoj minacitaj, la salajruloj ekstrikis la 17an de aŭgusto, postulante de DHL, ke ĝi subskribu kolektivan konvencion kaj garantiu iliajn laborpostenojn okaze de remalfermo de la stokejo de Sucat.


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5872 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
bevan.williams2@dhl.com, dhlunitedworkersunion@gmail.com