Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Turkio: liberigi la enkarcerigitajn laboristojn de la konstru-sektoro – Garantii la sekurecon en la laboro ĉe la flughaveno de Istanbulo

Partnerece kun DİSK/Dev Yapi-Is, progresisma sindikato de la laboristoj en konstru-sektoro.

Ĉirkaŭ 30 000 laboristoj sur la konstruejo de la nova Granda Flughaveno de Istanbulo suferas pri memevidenta manko de sekuraj kaj sanitaraj aranĝoj en la laboro. Iliaj laborhoroj estas ekscesaj kaj iliaj salajroj prokrastitaj. Almenaŭ 37 laboristoj mortis kaj multaj aliaj estis vunditaj dum tiuj kvar lastaj jaroj. Por protesti kontraŭ la morto de laboristoj, kaj la maldecaj laborkondiĉoj, la laboristoj ekstrikis la 14-an kaj 16-an de septembro. La milita polico uzadis ekscesan forton kontraŭ ili kaj ĉirkaŭ 600 laboristoj estis perforte arestitaj. 35 laboristoj, inter kiuj Ozgur Karabulut, prezidanto de DİSK / Dev Yapı-İş (progresisma sindikato de la laboristoj en konstru-sektoro), kaj gvidantoj de la sindikato İnsaat-Is estis enkarcerigitaj. Aliparte, centoj da personoj estis maldungitaj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
tr-delegation.newyork@mfa.gov.tr, turkey.unog@mfa.gov.tr, info@igairport.com, arabuluculuk@igairport.com