Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Filipinoj: instruistaj sindikatanoj minacitaj

Partnerece kun la Internacio de Edukado , tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj en eduksubtena sektoro.

La Internacio de Edukado (IE) petas de la tutmonda sindikata komunumo, ke ĝi skribu al la prezidento Rodrigo Duterte por esprimi sian indignon koncerne la mortominacon ricevitan de la ĝenerala sekretario de la Alliance of Concerned Teachers (ACT), M. Raymond Basilio, kaj la kontraŭleĝan profilregistradon de la sindikataj membroj, fare de la filipinaj aŭtoritatoj. Sinjoro Basilio ricevis mortominacon per sia poŝtelefono dum gazetkunveno organizita de la ACT la 11-an de januaro 2019, dum kio ACT denuncis la konstantan turmentadon kaj minacon, kiujn frontas iliaj membroj. La telefonvokanto, kiu ŝajne konis la personajn datumojn de S° Basilio, asertis, ke ordono estis donita koncerne la murdon de S° Basilio, krom se tiu ĉi konsentas kooperadi kun la petoj de la telefonvokanto. Malgraŭ la neado de la filipina nacia polico kaj de la aŭtoritatoj, ACT eksciis, ke la membroj de la sindikato plu suferas pri kontraŭleĝa profilregistrado efektivigita de la polico en pluraj regionoj de la lando, kio konsistigas gravan malobservadon de la nacia kaj internacia juro. La IE dankas vin pro via solidareco kun la instruistoj de Filipinoj.      




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
pcc@malacanang.gov.ph, brusselspe@gmail.com, newyork.pm@nypm.org, rights@ei-ie.org