Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Pakistano: reenpostenigu la 8 laboristojn de Karaĉio

Partnerece kun SAPT sindikato de la demokratiaj laboristoj en Pakistano.

Hutchison Ports maldungis ok sindikatajn gvidantojn de Karaĉio, ĉar ili kondukis la lukton de sia sindikato, cele al respekto de digneco kaj justeco por ties membroj. La atakoj kontraŭ Marvia, Khaled, Nizzar, Walid, Norman, Kamaran, Mueed kaj KM konsistigas la lastan kontraŭ-sindikatan atakon kontraŭ la gvidantoj kaj aliaj membroj de la SAPT sindikato de la demokratiaj laboristoj (SAPTDWU). Antaŭe, la societo provis kontesti la laŭleĝecon de SAPTDWU ĉe la tribunaloj kaj ne sukcesis. Ĝi sekrete registris alian sindikaton en Islamabado, kaj starigis falsajn akuzojn de sabotado kontraŭ la sindikataj gvidantoj, kio okazigis enkarcerigon de du gvidantoj dum naŭ tagoj. Malobserve al justica decido, la societo maldungis la ok sindikatajn gvidantojn de la SAPTDWU. Ni bezonas vian subtenon por postuli de Hutchison Ports Pakistan, ke ĝi tuj reenpostenigu la ok laboristojn de Karaĉio, kaj ĉesigu sian hontindan kontraŭ-sindikatan taktikon.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
siddiqui.farrukh@sapt.com.pk, anwer.sajid@sapt.com.pk, jan.zafar@sapt.com.pk, chong.cheekeong@sapt.com .pk