Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Fedex-TNT: Ĉesigu la maldungojn


Partnerece kun la Eŭropa federacio de la transport-laboristoj kaj Internacia Federacio de la transport-laboristoj . La Eŭropa federacio de la transport-laboristoj (ITF) estas demokratia federacio, gvidata de siaj aliĝintoj kaj agnoskita kiel unua tutmonda aŭtoritato koncerne la transportan sektoron. Ĝi reprezentas 20 milionojn da laboristoj en la tuta mondo. La Internacia Federacio de la transport-laboristoj (ETF) estas tuteŭropa sindikata organizaĵo, kiu grupigas la sindikatojn de la transporta sektoro de Eŭropa Unio, de la Eŭropa ekonomia areo kaj de la landoj de Centra kaj orienta Eŭropo. ETF reprezentas pli ol 5 milonojn da laboristoj de la transporta sektoro venante de pli ol 200 sindikatoj de transporta sektoro kaj de 41 eŭropaj landoj.

La liverantoj kaj loĝistikistoj de FedEx-TNT senhalte laboris dum la tuta pandemio de COVID-19. Ili transportis neprajn varojn al niaj hejmoj, niaj malsanulejoj kaj magazenoj en malfacilaj kondiĉoj, por ke la mondo vivtenu sin.  

En januaro 2021, anstataŭ rekompenci ilian penigan laboron kaj ilian engaĝiĝon, FedEx-TNT informis la laboristojn el tuta Eŭropo, ke ĝi planas maldungi ĝis 6 300 el ili ĉi-jare.

La entrepreno provis pravigi tiun decidon kadre de la eniĝo de FedEx en la reto TNT, sed ĝiaj argumentoj ne estas konvinkaj.

Kuniĝu kun ni por postuli de FedEx-TNT, ke ĝi respektu siajn frontliniajn laboristojn anstataŭ foroferi ilin al sia profitavido. FedEx-TNT : ĉesigu tuj la maldungojn kaj respektu la adekvatan procezon kun la sindikatoj kaj la eŭropa entreprena komitato.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
kreddington@fedex.com, jaap.haasnoot@fedex.com, etfeurope@gmail.com