Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano : liberigu la enkarcerigitajn laboristojn, kiuj defendas la laboristajn rajtojn

Partnerece kun la International Union of Food, Agricultural, Hotel, Restaurant, Catering, Tourism, Tobacco and Allied Workers' Associations (IUF), la International Trade Union Confederation (ITUC), UNI Global Union, IndustriALL kaj la International Federation of Journalists.

Haleh Safarzadeh kaj Alireza Saghafi, antaŭlongaj defendantoj de la laboristaj rajtoj estis arestitaj la 11an de marto 2022 kaj tuj kondukitaj al la malliberejo de Kachuei, en Karaj, por efektivigi tie jaron da enkarcerigo.

Safarzadeh, instruistino kaj Saghafi, verkisto kaj aŭtmekanikisto, laboras kun la Centro por la laboristaj rajtoj (KANOON). Tiu centro informas la laboristojn pri iliaj fundamentaj rajtoj kaj defendas la viktimojn de la represio.

De pluraj jaroj, ambaŭ personoj, kiuj jam estis plurfoje malliberigitaj, estis arestitaj kun aliaj defendantoj de la laboristaj rajtoj la 26an de aprilo 2019, ĵus antaŭ la celebroj de la 1-a de majo antaŭvidita en tuta Irano. Ili estis juĝitaj kaj kondamnitaj pli poste en la jaro pro falsemaj akuzoj de « propagando kontraŭ la sistemo ». Ili nun efektivigas siajn punojn.       

Saghafi suferas pri hipertensio kaj korvaskula malsano, kaj la bezonata medicina flegado estas rifuzita al li.

La represio de la 1-a de majo kontraŭ la defendantoj de la civilaj kaj laboraj rajtoj estis antaŭaĵo al la brutala represio de la amasaj manifestacioj, kiuj balais Iranon en novembro samjare, dum kiuj centoj da laboristoj estis mortigitaj kaj miloj arestitaj. La subpremo kontraŭ la defendantoj de la rajtoj ege  kreskis en 2022. Bonvolu subteni la alvokon por ilia tuja kaj senkondiĉa liberigo.  




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info_leader@leader.iran, iran@un.int, iranunog@mfa.gov.ir, iranconsulate.lon@mfa.gov.ir