Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Filipinoj: Ĉesigu la atakojn kontraŭ la defendantoj de la laborrajtoj

Partnerece kun Kilusang Mayo Uno (May First Movement - KMU), Asia Pacific Forum on Women, Law and Development (APWLD), kaj la Center for Trade Union and Human Rights (CTUHR).

Ni alvokas al internacia solidareco por konigi la senĉesajn atakojn suferitajn de la defendantoj de laboristaj rajtoj en Filipinoj kaj aliaj landoj de Azio kaj Pacifiko. La 10an de oktobro 2022, du sindikataj aktivuloj, Kara Taggaoa kaj Larry Valbuena estis arestitaj, surbaze de artefaritaj konstruitaj akuzoj de rekta agreso, sen arestmandato, fare de la regiona tribunalo de unua instanco de Quezon City. Ambaŭ viroj estis liberigitaj post pago de kaŭcio. Kara kaj Larry estas nur du inter la centoj da defendantoj de la laboristaj rajtoj, laboristoj kaj sindikatanoj submetitaj al diversaj formoj de minaco kaj turmentado, ĉar ili luktas por respekto de la laborrajtoj kaj homaj rajtoj. La atakoj kontraŭ la aktivuloj estas senĉesaj, de post kiam la eks-prezidento Rodrigo Duterte deklaris militon kontraŭ aktivismo, daŭrigante tiel la kulturon de nepuniteco, kaj kuraĝigante kalumnion kontraŭ la aktivuloj pere de la « ruĝa signalo ». Tiuj atakoj sendube daŭros, sub la rigardo de la nova prezidento Ferdinand Marcos, filo de la diktatoro kaj malobservanto de Homaj rajtoj, Ferdinand Marcos-patro.           




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
osec@dole.gov.ph, oedchr@gmail.com, hrc-sr-freeassembly@un.org, hrc-sr-defenders@un.org, castroa@ilo.org, manila@ilo.org, misun2@apwld.org