Turkio: kontraŭ la sindikata represio ĉe Digel
![]() |
| Partnerece kun IndustriALL, tutmonda sindikata federacio, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 130 landoj en la sektoro de minoj, energio kaj manufakturo, kaj kun TEKSIF – la sindikato de la laboristoj en teksaĵo, trikoto, vestaĵoj kaj ledo en Turkio. |
Pasintan januaron, membroj de la turka teksaĵa sindikato Teksif estis maldungitaj, kvankam la sindikato akiris laŭleĝan plimulton ĉe Digel, germana entrepreno de vestaĵoj por viroj. La laboristoj organizis strikpostenon kontraŭ la sindikata represio, petante de la dunganto, ke ĝi engaĝu socialan intertraktadon kun Teksif, legitima sindikato. En Aŭgusto, Teksif diskonigis detalajn atestojn kaj pruvojn pri tio, kion ĝi nomas sistemajn praktikojn de turmentado, diskriminacio kaj eksceso ĉe Digel Textile. Tiuj konkludoj estas bazitaj sur dekoj da atestoj de laboristoj, plimulte virinoj kaj estas priskribitaj de Teksif kiel malkaŝoj de maltrankvila bildo pri la vivo interne de la uzino.
La raporto antaŭnelonge publikigita fare de la sindikato detaligas la asertojn de morala turmentado, psikologiaj perfortoj, seksaj turmentadoj, ekscesaj maldungoj kaj diskriminacioj bazitaj sur la sekso, kiuj laŭ ĝi intensiĝis, de post kiam la laboristoj sindikatiĝis en januaro 2025.


