Tajvano : haltigu la kontraŭsindikatajn agojn ĉe TaiDoc

Partnerece kun IndustriALL Global Union, la sindikato de la metalurgiistoj de la Republiko Ĉinio (ROCMU) kaj la Sindikato de la laboristoj de Taidoc Technology (TTLU). IndustriALL Global Union grupigas 550 aliĝintajn sindikatojn, kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 130 landoj, en la mina, energia kaj manfaritaj sektoroj, interalie en la industrioj metalurgiaj, elektronikaj kaj medicinaj materialoj. La sindikato de la metalurgiistoj de la Republiko Ĉinio (ROCMU) aliĝas al IndustriALL kaj konsistigas nacian sindikaton en Tajvano, kiu organizas la laboristojn de la metalurgia sektoro, de la IKT, elektroniko kaj medicinaj materialoj. La sindikato de la laboristoj de Taidoc Technology (TTLU) estas organizaĵo de laboristoj demokratia kaj sendependa estrita de migrantaj laboristoj dungitaj ĉe Taidoc Technology Co., Ltd, grava fabrikanto de medicinaj materialoj situanta en New Taipei City, Tajvano.

La filipinoj migrantaj laboristinoj dungitaj ĉe TaiDoc Technology Corporation, entrepreno pri medicinaj materialoj situanta en Tajvano (Respubliko Ĉinio), suferis diskriminacion, laborkondiĉojn similantajn truditan laboron kaj kontraŭsindikatajn agojn. Reage, ili kreis sindikaton. La entrepreno limigis la movliberecon de la laboristinoj kaj trudis ilin efektigi purigajn taskojn kiel punon, ĉar ili hejmiĝis malfrue. La stabo ankaŭ premis plurfoje la laboristinojn dum la fermitaj kunvenoj, ke ili eksiĝu el la sindikato, postulis de aliaj laboristinoj, ke ili subskribu ĵurdeklaracion aŭ deklaracion de ne-aniĝo, kaj kreis timigan klimaton en la produktejo. Ĝi maldungis la prezidanton de la sindikato la 6an de februaro 2026, kvin aliajn filipinajn respondeculinojn kaj aniĝintinon la 10an de februaro 2026, kaj mobilizis aliajn salajrulojn por kontraŭleĝe ekkontroli la sindikaton. En majo, la ministrejo de Laboro de Tajvano, pere de ties komitato pri mallojalaj praktikoj koncerne dungadon juĝis, ke la maldungo de la ses sindikataj gvidantoj kaj membro ne estas laŭleĝa kaj senefika, ordonante ilian reenpostenigon kaj la pagon de la nepagitaj salajroj. Malgraŭ tio, la entrepreno plu konsideras ilian reenpostenigon kiel portempan kaj insistas por atendi jurdecidon. Ĝi ankaŭ persekutas la sindikatajn gvidantojn civil- kaj pun-nivele kaj rifuzis pagi la nepagitajn salajrojn koncerne la purigajn laborojn efektivigitajn sen pago. La laboristoj estas membroj de la Sindikato de la laboristoj de Taidoc Technology (TTLU) kaj de la Sindikato de la metalurgiistoj de la Respubliko Ĉinio (ROCMU).


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5850 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
sam.huang@taidoc.com.tw, salina@taidoc.com.tw, investor@taidoc.com.tw, sunhan.team@mol.gov.tw, ttlu.union@gmail.com