Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kazaĥio: Ĉesigu la represion kaj la fizikajn atakojn kontraŭ la gvidantoj de la sendependaj sindikatoj; For la persekutojn kontraŭ Larisa Kharkova, Erlan Baltabaj kaj Dmitrij Senjavskij

Partnerece kun la Internacia sindikata konfederacio , IndustriALL, KNPRK - la Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio kaj la Konfederacio de la Laboro de Rusio (KTR).

Represio kaj perfortaj fizikaj atakoj kontraŭ la gvidantoj kaj aktivuloj de la sendependaj sindikatoj en Kazaĥio plu kaj plu daŭras. La 25-an de septembro 2018, fantazia punpersekutado estis lanĉita kontraŭ Erlan Baltabaj, gvidanto de la Sindikato de la laboristoj en industrioj de bruligaĵo kaj energio kaj aliĝinta al la malpermesata Konfereracio de la sendependaj sindikatoj de la Respubliko de Kazaĥio. De nun, Baltabaj, samkiel aliaj gvidantoj de sendependaj sindikatoj antaŭ li, frontas punajn persekutojn bazitajn sur entrudiĝo de la Ŝtato en la internajn aferojn de la sindikatoj,  malobservante la konvencion N° 87 de la Internacia Organizaĵo de Laboro (IOL). La 10-an de novembro 2018, Dmitrij Senjavskij, gvidanto de la loka branĉo pri fuelo kaj la Sindikato de la laboristoj en energio de la regiono de Karaganda estis agresita kaj perforte batita fare de nekonatuloj.

Bonvolu kuniĝi kun ni por postuli de la kazaĥaj aŭtoritatoj, ke ili ĉesigu la persekuton kaj perforton kontraŭ la sendependaj sindikatoj, kaj garantiu liberecon kaj sekurecon de la sindikataj aktivecoj en la lando.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
akorda.press@gmail.com, mission@kazakhstan-geneva.ch, geneva@mfa.kz, kazakhstan@un.int, press@mfa.kz, knprkcampaign@gmail.com