Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Filipinoj: la laboristoj de Holcim postulas justecon

Partnerece kun Sentro ng mga Nagkakaisa at Progresibong Manggagawa.

Dum jaroj, la kontrakt-laboristoj de la cementejo Holcim en Davao, postulis regulan postenon, konforme kun la filipina juro. Pasintjare, ili plendis ĉe la ministrejo de la Laboro kaj Dungado. Tamen en marto, 140 kontrakt-laboristoj estis maldungitaj, dum novaj laborkontraktoj estis proponitaj al la ne-sindikatanoj. De tiam, la laboristoj manifestiĝis antaŭ la uzino, sed en majo, ili eksciis, ke la posedanto de la uzino, la multnacia entrepreno pri cemento Lafarge Holcim, planas vendi la uzinon al la filipina trusto San Miguel, kies kontraŭsindikata sinteno estas konata. La unua de majo, huliganoj perforte atakis la strikpostenon de la laboristoj, kaj la sindikato estas konvinkita, ke Holcim kulpas pri la atako. Tiuj laboristoj bezonas justecon, tute ne perforton kaj represion.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
feliciano.gonzalez@lafargeholcim.com, john.stull@lafargeholcim.com, justiceforholcimdavaoworkers@gmail.com