Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Malajzio: Ĉesigu la detruadon de la sindikato ĉe Edgenta UEMS

Partnerece kun la Nacia Unuiĝo de la Laboristoj de Malsanulejoj kaj Similaj Servoj . NUWHSAS estas nacia organizaĵo, kiu reprezentas la agentojn pri purigado, dungitaj de privataj provizistoj, kiuj efektivigas purigaservojn en la publikaj malsanulejoj de Malajzio.

La grupo UEM Berhad, entrepreno ligita al la malajzia registaro (GLC), pere de sia filio Edgenta UEMS, komencis perversan kampanjon de detruado de la sindikatoj, agresas la purigistojn en malsanulejoj, kiuj laboras ĉe la unuaj linioj, kaj la sindikatajn gvidantojn en ilia laborloko.

De post la komenciĝo de la jaro 2020, la agentoj de malsanulejoj frontas problemojn pri ĝeneraligitaj kontraŭsindikataj aktivaĵoj en ĉiuj malsanulejoj, la arbitrajn modifojn de la laborhoroj, kaj la ŝanĝojn de laborpostenoj sen antaŭkonsento.

La laboristoj, kiuj aktivas en la sindikato estas punitaj kaj arbitre translokitaj al malsanulejoj malproksime de sia loĝejo.

La laboristoj estas devigataj labori pli longtempe sen salajro dum kromaj laborhoroj. La entrepreno malpermesis la sindikatajn aktivecojn, malhelpante la sindikatajn komitatojn interparoli kun la laboristoj, eĉ dum ilia paŭztempo, kaj minacas adopti disciplinajn aranĝojn kontraŭ sindikataj gvidantoj. Evidenta diskriminacio ekzistas kontraŭ la sindikataj membroj, kio malhelpas ilin efektivigi kromajn laborhorojn por plialtigi sian mongajnon. La kontrolistoj de Edgenta UEMS senĉese turmentas ilin parole kaj timigas la sindikatan komitaton. La laboristoj estas senigitaj je taŭga ekipaĵo EPI, kiam ili purigas la ĉambrojn kaj la instalaĵojn COVID-19, kio submetas ilin al grava risko de infekto. La provizo de maskoj kaj gantoj ne sufiĉas. La entrepreno ĉesigis subvencii la transporton por la laboristoj, kiuj iras al la malsanulejo kaj revenas, kio kaŭzas novajn malfacilaĵojn kaj pliajn elspezojn por la laboristoj.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
graemewalwyn@hotmail.com