Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Jordanio: Liberigu la gvidantojn de la Asocio de la jordaniaj instruistoj

Partnerece kun la Internacio de Edukado , tutmonda sindikata federacio, kiu grupigas 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, kaj kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj de la help-sektoro.

La Internacio de Edukado (IE) alvokas la laboristojn kaj la sindikatanojn postuli de la jordaniaj aŭtoritatoj, ke ili liberigu tuj la gvidantojn de la sindikato de edukado kaj nuligu la kontraŭleĝan interrompon de ĉiaj sindikataj aktivecoj de la Asocio de la Jordaniaj Instruistoj (JTA).

La jordaniaj sekurecaj fortoj arestis la ĉefajn membrojn de la sindikato la 25an de julio, entrudiĝis en la oficejojn de la sindikato, kaj fermis ilin por daŭro de 2 jaroj. La JTA kritikis la registaron pro ĝia malbona mastrumado de la covid-krizo. Samtage, la kontraŭ-ribela polico estis deplojita por ĉesigi la pacajn manifestaciojn organizitajn fare de la membroj de la JTA, kiuj denuncis la represion kontraŭ la sindikataj rajtoj.

La jordania registaro utiligas la urĝajn leĝojn promulgitajn pasintan marton por limigi la rajtojn, civitajn kaj politikajn.

Subskribu mesaĝon por subteni senkondiĉan liberigon de la sindikataj gvidantoj kaj garantii plenumadon de la fundamentaj rajtoj de la instruistoj kaj laboristoj de edukado en Jordanio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
moecs@moe.gov.jo, info@mol.gov.jo