Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Belorusio: liberigu la sindikatajn gvidantojn kaj aktivulojn


Partnerece kun BITU and IndustriALL Global Union.

Post fraŭdaj balotoj, sekvataj de ekstrema perforto fare de la sekurecaj fortoj kontraŭ pacaj manifestaciantoj, Siarhei Charkasau kaj liaj kolegoj ekstrikis ĉe la entrepreno produktanto de potaso-sterko JSC Belaruskali. Ili pace postulas liberecon, demokration kaj respekton. Siarhei estas dungito de Belaruskali kaj kun-prezidanto de la belorusia sendependa sindikato (BITU), aliĝinta al IndustriALL Global Union.

Tiujn du lastajn monatojn, Siarhei estis trifoje kondamnita pro sia partopreno al nepermesata publika evento en Salihorsk, kie la ministoj de Belaruskali ekstrikis por protesti kontraŭ la fraŭdaj balotoj. De tiam, dekoj da aktivuloj kaj membroj de la strik-komitato de Belaruskali estis persekutitaj, minacitaj, kondamnitaj al monpunoj, kaj senigitaj je socialaj avantaĝoj pro siaj aktivecoj. Siarhei kaj tri el siaj kamaradoj, la membroj de BITU Pavel Puchenia, Yury Korzun kaj Anatol Bokun, estas nun enkarcerigitaj. Plia puno aldoniĝis, dum ili jam estis malliberigitaj.

Bonvolu subteni la peton de la BITU kaj IndustriALL por meti finon al la persekutado kontraŭ dungitoj de Belaruskali pro ilia partopreno al la striko kaj tiuj, kiuj daŭrigas sian strikon per « memvola trodiligenta laboro » en Belaruskali.         

Postulu liberigon de la gvidanto de la BITU, Siarhei Charkasau, kaj de la sindikataj aktivuloj Pavel Puchenia, Yury Korzun kaj Anatol Bokun, kun-prezidanto de la strik-komitato.    




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
Strunevsky@house.gov.by, murina@house.gov.by