Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Alĝerio : liberigu la sindikatan gvidanton Mourad Ghedia

Partnerece kun Internacia Publikaj Servoj , tutmonda federacio, kiu grupigas 700 sindikatajn organizaĵojn reprezentantajn 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj, inter kiuj la SNAPAP en Alĝerio.

Mourad Ghedia, prezidanto de la SNAPAP / CGATA, sindikato de la laboristoj en la justica sektoro, estis arestita kaj provizore enkarcerigita en la malliberejo El-Harrach. Partoprenu al la kampanjo de LabourStart, postulante lian tujan liberigon.

S° Ghedia profesie aktisto, jam estis maldungita en 2012 dum preskaŭ tri jaroj kun 57 aliaj personoj pro striko, sen proceduro nek pravigaj dokumentoj.      

La libereco pri striko estas fundamenta civila rajto kaj esenca aldono al la asociiĝa libereco. La enkarcerigo de sindikataj gvidantoj pro kialoj ligitaj al legitimaj postuloj konsistigas gravan obstaklon al la plenumado de iliaj rajtoj kaj malobservas la asociiĝan liberecon.

Ni denuncas la arbitran arestadon kaj la enkarcerigon de Mourad Ghedia kaj alvokas la alĝerian registaron liberigi lin tuj, forlasi ĉiujn punajn akuzojn kontraŭ li kaj respekti la internaciajn konvenciojn regule ratifikitajn de Alĝerio. 




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
contact@mjustice.dz, president@el-mouradia.dz, snapap_snata@yahoo.com, femmesnapap@yahoo.fr