Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kamboĝo : Liberigu la sindikatajn gvidantojn malliberigitajn kaj forlasu ĉiujn akuzojn kontraŭ ili

Partnerece kun la Internacia sindikato pri nutrado, agrikulturo, hotelaro, restoracio, turismo, tabako kaj koneksaj branĉoj (UITA).

La sindikato UITA postulas tujan liberigon kaj senkondiĉan forlason de ĉiuj akuzoj kontraŭ 8 sindikataj gvidantoj de la Labor Rights Supported Union of Khmer Employees of NagaWorld (LRSU). La 18an de decembro 2021, la laboristoj de la hotelo-kazino NagaWorld ekstrikis por protesti kontraŭ la rifuzo de la direkcio komenci sincerajn intertraktadojn pri la amasa kaj deviga maldungado de pli ol 1 300 laboristoj, kiu lasis multajn el ili sen vivrimedoj.

La 31an de decembro, la polico komencis aresti laboristojn kaj gvidantojn de la LRSU. La 4an de januaro 2022, la prezidanto de la LRSU, Sithar Chhim estis perforte arestita sur la strikposteno fare de policistoj civilvestitaj. Aliaj sindikataj gvidantoj estis arestitaj.

Ok personoj nun enkarcerigitaj kaj akuzataj pri instigaj deliktoj nome de la punkodo, riskas punon ĝis 5 jaroj da malliberejo. La striktigoj ligitaj al la Kovim-19 estas utiligitaj kiel preteksto por rifuzi al ili laŭleĝajn defendantojn. La Ĝenerala direktoro de la IOL, Guy Ryder, esprimis sian profundan maltrankvilon koncerne tiujn arestojn, kaj petis tujan liberigon de ĉiuj arestitaj personoj.                    




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
mfaic@mfaic.gov.kh, camemb.gva@mfaic.gov.kh, info@moj.gov.kh, info@interior.gov.kh, info@chrc.gov.kh