Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Litovio : Unua striko en la privata sektoro de antaŭ 30 jaroj

Partnerece kun la Sindikata Federacio de la litovia industrio , (LPPSF) kiu grupigas 38 sindikatojn kaj 3 000 membrojn en la sektoroj de kemia industrio, konstruado, energio kaj elektro, ruboj kaj akvo en tuta Litovio.

La laboristoj de la litovia uzino pri azota sterko kaj kemiaj produktaĵoj   « Achema » komencis senliman strikon la 8an de februaro, post daŭra strebado por uzi ĉiajn rimedojn de sociala dialogo kaj akiri kolektivan konvencion.

Temas pri la unua striko en la litovia privata sektoro dum tiuj lastaj 30 jaroj. La dunginto ignoras la rajton al intertraktado.

Li kvalifikas la kolektivan konvencion kiel « nuran paperpecon » kaj akuzas la sindikaton, ke ĝi estas la plej granda risko kaj minaco por la entrepreno. Li nur promesis revizii la salajran sistemon kaj altigi la salajrojn.

Per ilia striko, la laboristoj postulas, ke la salajra sistemo estu precizigita en la kolektiva konvencio.

Ili ankaŭ petas indicigon de la salajroj kaj klarajn regulojn koncerne la kromajn laborhorojn.

Ni urĝe petas de la direkcio de la entrepreno « Achema », ke ĝi agnosku la sindikaton, respektu ĝian rajton al intertraktado, kaj konforme al principo de konstruiva sociala dialogo kaj reciproka komprenemo, interkonsentu pri kolektiva konvencio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
info@achema.com, r.miliauskas@achema.com, sekretoriatas@achema.com, Info@achemosgrupe.lt, pramprof@gmail.com