Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Ŝikaj vestaĵoj, aĉaj traktadoj: sponsoro de la teamoj de Bundesliga maldungis membrojn de la sindikato

Partnerece kun IndustriALL kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en sektoroj de mino, energio kaj manufakturo, estas forto de tutmonda solidareco, kiu batalas por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la mondo.

La germana entrepreno pri vestaĵoj Roy Robson maldungis dek unu membrojn de sia uzino en Izmiro, Turkio. Tiu societo estas grava sponsoro de la futbal-teamoj de Bundesliga Werder Bremen kaj VfL Wolfsburg. La uzino de Izmiro dungadas 600 personojn, kaj la teksaĵa sindikato Teksif provis organizi ilin dum kelka tempo.

Tamen, kiam la laboristoj aliĝas al la sindikato, la entrepreno maldungas ilin. Sume, dek unu sindikatanoj estis maldungitaj ĉi-jare. La direktoro rifuzis kunvenon asertante, ke laŭprincipe, la entrepreno neniam kunsidas kun la sindikatoj. 




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
royrobson@labourstart.org