Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Pollando: Hutchison Ports reenpostenigu la sindikatan aktivulon Marek Szymczak

Partnerece kun la Nacia sekcio de Haven-laboristoj NSZZ Solidarność.

Marek Szymczak, aktivulo en la sindikato NSZZ Solidarność, estis maldungita de Hutchison Ports-Pollando en majo 2017. Marek luktis por pli sekuraj laborkondiĉoj de la dokistoj en la havena terminalo de Gdinio. Li kampanjis por reduktita subkontraktado, pli mallongaj laborhoroj kaj ŝanĝiĝo de la kutimo koncerne kromajn horojn. La sindikato deziris kolektivan konvencion, kiu garantias pli altajn salajrojn, kaj pli justan socialan protektadon.

Tiam, la dokistoj de la terminalo laboris kutime pli ol 16 horojn tage. Dum Hutchison pagis rekte la 8 aŭ 10 unuajn horojn, la sekvontaj horoj estis fakturataj al ekstera societo.

La difektiĝo de la labor-materialo, kaj la malpliiĝo de investoj estis alia fonto de zorgo por la laboristoj.

En majo 2017, Marek estis viktimo de labor-akcidento. Aprobita de lia kuracisto, li partoprenis al la internacia kunveno de junaj dokistoj en Antverpeno en junio 2017. Hutchison dungadis privatan enketiston por kontroli liajn aktivecojn dum forpermeso pro malsano, kaj maldungis lin pro ekscesa uzado de liaj rajtoj.

Laŭ la membroj de la sindikato, la maldungo de Marek celis timigi la laboristojn, kaj intensigi la kontraŭ-sindikatan politikon de Hutchison kontraŭ NSZZ Solidarność, ties aktivuloj kaj membroj. De 2 jaroj, Marek luktas por sia redungado.

Hodiaŭ, NSZZ Solidarność petas vian subtenon kaj internacian solidarecon, por sendi fortan kaj klaran mesaĝon al Hutchison Ports, postulante reenpostenigon de Marek Szymcza




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
chengc@hutchison-westports.co.uk, grouphr@hutchisonports.com, gct.solidarnosc@gmail.com