Albanio: Solidareco kun la ministoj – ĉesigu tuj la represion

Partnerece kun la Unuiĝinta sindikato de Bulkizo (Albanio), la unua demokrata sindikato de la ministoj, sendependa de la politikaj partioj kaj de la dungantoj en Albanio

La Unuiĝinta sindikato de la ministoj de Bulkizo (Albanio) anoncis sian fondon la 17an de novembro 2019. Kvin tagojn poste, la prezidanto de la sindikato estis maldungita fare de AlbChrome, filio de la tre potenca societo Balfin, kaj plej granda minsocieto, kiu operacas en la regiono. Responde, la ministoj ekstrikis, postulante la reenpostenigon de sia sindikata gvidanto, finon de la represio kontraŭ la laboristoj, kaj altigon de la salajroj. Dum la sekvantaj tagoj, aliaj sindikataj gvidantoj kaj aktivuloj estis provizore detenitaj kaj pridemanditaj de la polico. La 2an de decembro, AlbChrome maldungis alian membron de la ekzekutiva komitato de la sindikato. Pro la atakoj de la dunganto kaj de la polico, en plena silento de la amasinformiloj, kiuj klare defendas la plej riĉan viron de Albanio, la laboristoj decidis haltigi sian strikon kontraŭ promeso, ke la aferon de maldungoj prenos sur sin la surloka labor-inspektado,

La maldungo de du sindikataj gvidantoj havas gravajn konsekvencojn ne nur kontraŭ la estonteco de la sindikato, sed ankaŭ kontraŭ la familioj de tiuj du laboristoj. Kvankam la mongajno de eksportadoj de kromo atingas po pli ol 100 milionojn da eŭroj jare, la familioj de Bulkizo estas inter la plej malriĉaj personoj en Albanio, kaj ilia vivteniĝo dependas de la minoj. Intertempe, la atakoj kontraŭ la sindikato daŭris. La 12an de decembro, alia membro de la ekzekutiva komitato de la sindikato ricevis averton, kiu minacis lin pri maldungo, kaj malpromociis lin al laborposteno, pri kio li havas nenian antaŭsperton.


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 4277 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Yes:
No:







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
sindikataminatoreve@gmail.com, info@financa.gov.al