Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kolombio: Ni kondamnu la morto-minacojn kontraŭ la gvidantoj de la sindikato de edukado FECODE

Partenerece kun la Internacio de Edukado , tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj help-profesiuloj.

La 26-an de oktobro, morto-minacoj estis senditaj al la 25 membroj de la Ekzekutiva komitato de la FECODE, kolombia Federacio de la Laboristoj de edukado (Federación Colombiana de Educadores), al la prezidento de la sindikata konfederacio CUT kaj al la eks-instruisto kaj gvidanto de la FECODE. La minacoj esprimiĝis per morto-krono, surhavanta la vortojn «Pace ripozu». Ankaŭ dek ses kandeloj kaj dek ses nekrologiaj noticoj menciantaj la nomon de ĉiu sindikata gvidanto celita estis liveritaj ĉe la hejmo de Carlos Rivas, sekretario pri la juraj aferoj de la FECODE.

Tiuj minacoj sekvas la naciskalajn agojn kondukitajn de la sindikatoj por fronti la socian, sanitaran, edukatan kaj ekonomian krizon, kion spertas la lando. La FECODE kondukas ankaŭ iniciaton celantan promocii la lernejojn kiel pacan teritorion (territorios de paz) pere de komunumaj dialogoj.

La FECODE kaj la Escuela Nacional Sindical registris 6 119 malobservojn  pri rajto al vivo, fizika integriĝo, kaj libereco de la sindikataj instruistoj en Kolombio inter 1986 et 2016. Inter tiuj malobservoj, oni nombras 990 murdojn, 78 truditajn malaperojn kaj 49 atencojn, pli ol 3 000 minacojn kaj pli ol 1 500 truditajn delokojn.  

La aranĝoj deciditaj de la aŭtoritatoj por igi la laborhorojn flekseblaj, redukti la efikojn de la kolektivaj intertraktadoj kaj la rajton al striko, duobliĝis per sistema kampanjo de kalumniado kaj malamo en la sociaj retoj, celanta la FECODE por provi silentigi la instruistojn kaj ties sindikatojn.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
ebruselas@cancilleria.gov.co, denuncias@fecode.edu.co