Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kanado: Metu finon al la lokaŭto, reenpostenigu la 28 000 aktorojn

Partnerece kun la ACTRA kaj ACTRA Toronto . La ACTRA (Alianco de Kanada Aktoroj de Kino, Televido kaj Radio) estas la nacia sindikato je pli ol 28 000 profesiaj artistoj, kiuj laboras en la mediatoj registritaj en la angla lingvo en Kanado, interalie televido, kino, radio kaj ciferecaj mediatoj. Ni estas aktoroj, artistoj el la muzikalbumo, komediistoj, anoncistoj, kunordigantoj kaj kaskadartistoj, dancistoj, rakontistoj, kantistoj, animantoj, koregrafoj, manekenoj, marionetistoj, ktp. 9 branĉoj de la ACTA ekzistas en tuta Kanado, kaj ACTRA Toronto estas la plej grava kun 15 000 el la 28 000 membroj de la lando.

Pli ol 28 000 membroj de la ACTRA, aktoroj kaj aliaj artistoj estas la celo de la plej granda lokaŭto el la historio de Kanado.

Ilia dungito, la Instituto de la kanadaj agentejoj (ICA), estas organizaĵo, kiu reprezentas la kanadajn reklamajn agentejojn.

Inter iliaj klientoj figuras la kanada registaro kaj societoj kiel Walmart, Google kaj MacDonald's. De pli ol 60 jaroj, la ACTRA kaj la ICA estas partoj de kolektiva konvencio, kiu kovras la reklamojn en radio kaj televido.

Pasintan printempon, la ICA prezentis proponojn ĉe la intertrakta tablo, kiuj reduktus la salajrojn ĝis 60% kaj tute nuligus la sociajn avantaĝojn, ĝis elimino de la emeritiĝa plano. Tion spite la fakton, ke la aktoroj reprezentas nur 2% el la produkta kosto de averaĝa reklamo. Temas klare pri provo transformi la salarojn en profitojn, kaj damaĝi la sindikaton.

Kvankam kelkaj el la aktoroj estas famuloj, kiujn multaj el ni rekonus, la granda plimulto estas aktivaj aktoroj, kiuj ricevas grandan parton de siaj mongajnoj el la reklamoj. Ili ankaŭ estas prekaraj laboristoj, dungitaj mision post misio, kiuj ne malsimilas al la laboristoj de kunveturado aŭ liverado de nutraĵoj, kaj kies jaraj mongajnoj similas.

Do mi petas, subtenu la ACTRA ; helpu meti finon al la lokaŭto sendante la ĉi-suban mesaĝon.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
takeaction@actratoronto.com, megan.hardisty@ddbcanada.com, christopher.andrews@bbdo.ca, daniel.shearer@cossette.com, bryan.kane@fcb.com, neal.owusu@greycanada.com, jill.nykoliation@jptbwa.com, ben.tarr@leoburnett.ca, ryan.timms@mccann.com, brett.mcintosh@publicisna.com, mgauthier@sidlee.com, leanne.mclellan@ca.forsman.co, info@brandfire.com , scott@theica.ca