Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kartvelio: estas tempo adopti novan laborleĝon

Partnerece kun la Georgian Trade Union Confederation.

La sekurecaj normoj en la laborlokoj okupas gravan lokon en la postuloj de la Konfederacio de la kartveliaj sindikatoj (GTUC) de antaŭ pli ol jardeko. De post la abolo de la laborinspektado en 2006 fare de la kartvelia registaro, ĉiutage homoj plu mortas en laboro. La statistikoj ŝokas – 460 laboristoj mortis kaj 796 aliaj vundiĝis, kaj tiuj nombroj kreskas.
Bedaŭrinde, la kartvelia registaro konsideras hodiaŭ, ke la ratifiko de la fundamentaj konvencioj de la Internacia organizaĵo de la laboro estas minaco kontraŭ la entreprenoj. Kaj malgraŭ ties engaĝiĝoj en la asociiĝa akordo kun Eŭropa Unio, la registaro ne aranĝis veran laborinspektadon. En februaro 2018, ĝi proponis al la Parlamento, leĝprojekton tute malplenan, antaŭvidante interalie laborinspektadon, sen mandato por viziti libere la laborlokojn, inspektadi malobservadon pri la laborrajto, aŭ trudadi monpunojn. Kartvelio bezonas realan kaj efikan laborinspektadon, kaj decajn labornormojn.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
fordecentwork@gmail.com