Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Norvegio: Sekkingstad kaj Sund, ĉesigu la detruadon de la sindikato!

Partenerece kun la norvegia sindikato de la laboristoj en nutrado kaj koneksaj sektoroj (NNN), sindikato por 30 000 laboristoj en nutrad-industrio en Norvegio, kaj la IUF, internacia sindikata federacio, kiu reprezentas la laboristojn dungitajn en agrikulturo kaj plantejoj ; la preparado kaj fabrikado de nutraĵoj kaj trinkaĵoj ; hoteloj, restoracioj kaj restoraciaj servoj ; ĉiuj etapoj de tabak-fabrikado. La UITA enkalukas 414 aliĝintajn sindikatojn en 128 landoj, kaj reprezentas pli ol 10 milionojn da laboristoj.

Post 35-taga striko pasintan aŭtunon, Norse Production finfine subskribis kolektivan konvencion en la sektoro de fiŝtransformado. Norse Production estis subkontraktanto de Sekkingstad AS, granda entrepreno, kiu eksportas salmojn al pli ol 100 detalvendistoj, kaj entreprenoj de transformado en la tuta mondo. La societo realigis vendosumon je pli ol 2 miliardoj da norvegaj kronoj (0,21 miliardo da eŭroj) en 2017.
Poste, la proprietuloj memvole bankrotigis Norse Production. Kelkajn tagojn poste, Sekkingstad AS kontraktis kun nova subkontraktanto, Sund Laksepakkeri, samloke kaj kun la sama estraro. Neniu el la organizitaj laboristoj estis redungitaj en la nova entrepreno, kaj la kolektiva konvencio malaperis. La  bankroto de Norse Production kaj la kreado de nova societo estis planita agado de Sekkingstad AS por malembarasiĝi je la organizitaj laboristoj kaj de la kolektiva konvencio. Tio estas kontraŭsindikata agado kaj ni ne povas akcepti tion.
Sendu viajn protestojn al la proprietuloj kaj administrantoj de Sekkingstad kaj Sund Laksepakkeri.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
eva@sundlaksepakkeri.no, kjersti@sundlaksepakkeri.no, liudas@sundlaksepakkeri.no, piotr@sundlaksepakkeri.no, baard@sekkingstad.no