Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Rusio: Kontraŭ-sindikataj agadoj ĉe la Instituto de fiziko kaj teknologio de Moskvo

Partnerece kun UNISOL kaj la Konfederacio de Laboro en Rusio – KTR.

La sindikato de la instruistoj de supera instruado / Universitata solidareco (UNISOL) luktas de pluraj jaroj por la rajtoj de la instruistoj ĉe la Instituto de fiziko kaj teknologio de Moskvo (MIPT). Post premo de la sindikato, la salajroj ege plialtiĝis kompare kun ilia antaŭa kompatinda nivelo. La sindikato blokis senmezuran intensigon de la laborŝarĝoj de la instruistoj, kaj batalis ankaŭ kontraŭ la iniciato de la rektoro ĉesigi la elektadon de la respondeculoj en fako kaj fakultato, kiu estas rajto antaŭvidita de la laborkodo de Rusio.
La rezistado de la sindikato kontraŭ tiu ĉi provo de restrikto de demokratia administrado de la lernejo, estigis koleron de la rektoro. Li decidis malembarasiĝi de la sindikata gvidanto, Maxim Balaŝov, profesoro pri matematiko kaj prezidanto de la sindikato. La proceduro de nomumo ĉe posteno de profesoro pri superaj matematikoj, posteno okupata dum kvin jaroj de la profesoro Balaŝov (kiu laboris ĉe la MIPT dum 19 jaroj en diversaj aliaj postenoj), kaj kiu devis esti renovigita per formala konkura proceduro, suferis evidentajn malobservadojn koncerne plurajn regularojn. Spite komunan memevidenton, la administrado malkaŝe esprimis sian motivigon per kritikoj de la profesoro Balaŝov koncerne lian aktivecon, kiel sindikata aktivulo.
Mi petas, subtenu la lukton de UNISOL por la sindikataj rajtoj kaj demokratio, kaj sendu la ĉi-suban mesaĝon al S° Nikolaj Kudrjavstev, rektoro de la MIPT.           




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
press@mipt.ru, mipt-unisolidarity@yandex.ru