Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano: liberigu Mohammed Habibi

Partnerece kun la Internacio pri Edukado , tutmonda sindikata federacio, kiu grupigas 396 asociojn kaj sindikatojn en 171 landoj kaj teritorioj, kaj reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj pri eduksubteno.

La 4an de aŭgusto, Mohammed Habibi, instruisto kaj sindikatisto en Irano, estis  kondamnita je dek jaroj kaj duono da malliberejo. La Irana Islama Revolucia Tribunalo kondamnis lin ankaŭ al du jaroj da malpermeso de sociaj kaj politikaj aktivecoj, du jaroj da malpermeso de vojaĝo, kaj 74 skurĝbatoj. Kiel membro de la Irana asocio de la instruistoj de Teherano, Habibi estas unu el la multaj sendependaj sindikatanoj turmentitaj de la iranaj publikaj aŭtoritatoj, pro siaj laŭleĝaj aktivecoj. Li estis arestita en majo dum paca manifestacio, kaj de tiam estas enkarcerigita en ekstreme malfacilaj vivkondiĉoj.
Iliaj familianoj, kiuj vizitis lin en malliberejo deklaris, ke li estas severe mistraktata. La publikaj aŭtoritatoj plu rifuzas al li la urĝan kuracadon, kiun li bezonas. Ni bezonas vian urĝan subtenon por postuli de la iranaj aŭtoritatoj la tujan kaj senkondiĉan liberigon de Habibi.  




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
media@rouhani.ir, iran@un.int, secretariat@iranembassy.be, rights@ei-ie.org