Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano: Ĉesigu tuj la enkarcerigon de geinstruistoj

Partnerece kun la Internacio de Edukado , tutmonda sindikata federacio de 396 asocioj kaj sindikatoj en 171 landoj kaj teritorioj, kiu reprezentas ĉirkaŭ 32,5 milionojn da edukistoj kaj profesiuloj en eduksubtena sektoro.

La iranaj instruistoj kaj laboristoj de edukadsektoro plu frontas drastan represion, nur ĉar ili pace defendas siajn rajtojn kaj liberecon. Almenaŭ 15 instruistoj estis arestitaj, kaj multaj aliaj kunvokitaj por pridemandado, aŭ minacitaj de la sekurecaj fortoj pro sia partopreno al dutaga paca striko organizita de la Konsilio de kunordigado de la asocioj de iranaj asocioj (CCITTA) en multaj urboj de Irano la 13-an kaj 14-an de novembro 2018. Simila striko de la instruistoj la 14-an kaj 15-an de oktobro jam kaŭzis arestadon de instruistaj aktivuloj. La instruistoj postulas decajn salajrojn, senpagan kaj kvalitan edukadon por ĉiuj, rajton fondi sendependajn organizaĵojn de laboristoj kaj aliĝi al tiuj organizaĵoj. Ili ankaŭ postulas liberigadon de ĉiuj instruistoj, enkarcerigitaj nur ĉar ili defendis siajn rajtojn.

Ni bezonas vian urĝan subtenon por postuli de la iranaj aŭtoritatoj, ke ili ĉesigu la persekutadon kaj kriminaligon de la aktivuloj, kiuj agadas por defendi la rajtojn de la instruistoj kaj de la sendependaj sindikatanoj.     




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
media@rouhani.ir, iran@un.int, secretariat@iranembassy.be, rights@ei-ie.org