Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Sud-Koreio: Garantii sekurajn tarifojn al la kamionistoj

Partnerece kun la Internacia Federacio de la Transport-Laboristoj kaj la Koreia Publik-Servo kaj Sindikato de la Transport-Laboristoj (KPTU).

En Sud-Koreio, po 1 000 personoj mortas ĉiujare post akcidentoj de kamionoj. Grandaj kliento-entreprenoj, kiel Samsung kaj Hyundai, trudas malaltajn tarifojn al la kamionistoj, kio devigas ilin labori longajn horojn, troŝarĝi siajn kamionojn, kaj trorapide veturadi. Tio aliparte endanĝerigas ĉiujn vojuzantojn. La koreiaj kamionistoj laboras duoble pli ol la jara averaĝo de la landoj de OCDE. Kiel «kamion-proprietuloj», ili tute ne estas protektataj de la laborjuro.

Post jarojn da lukto, la KPTU Cargo Truckers Solidarity Division (KPTU-TruckSol) akiris pasintjare historian leĝon pri la sekuraj tarifoj. Konsekvence, «Komitato de sekureco pri la tarifoj de vartransportoj» estis starigita por establi justajn sekurajn tarifojn, kaj deklari respondecaj la kliento-entreprenojn. Antaŭnelonge, komisiono de spertuloj de la IOL agnoskis la principojn, sur kiuj baziĝas la koreiaj sistemoj pri sekuraj tarifoj, kaj aliaj similaj sistemoj. Ĝi adoptis principojn, kiuj difinas la respondecojn de la registaroj kaj de la transportaj ĉenoj, kaj pag-modelon por la kamion-proprietuloj.                        

Hodiaŭ tamen, la koreiaj kamionistoj engaĝiĝis en persisteman lukton por defendi la sistemon de sekuraj tarifoj fronte al klientoj, kiuj volas malsukcesigi la intertraktadojn, kaj al la manko de volo de la koreia registaro. Se la Komitato ne aprobas rapide la tarifojn, la tuta sistemo estos en danĝero kaj aliaj vivoj estos perditaj.    

Bonvolu subteni la lukton por sekuraj tarifoj en Sud-Koreio kaj en la tuta mondo.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
president@president.go.kr, kptuintlaction@gmail.com