Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Brazilo : Ĉesigu la atakojn kontraŭ la sanlaboristaj sindikatoj

Partnerece kun Internacio de la Publikaj Servoj , tutmonda federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn kaj reprezentas 30 milionojn da laboristoj en 154 landoj kaj Sindsaúde-SP la sindikato de la sanlaboristoj, kiu reprezentas 25 000 laboristojn en San-Paŭlo.

Ĉiuj scias, ke la respondo de la brazila registaro al la krizo de Kovim-19 estis unu el la plej mistrafa en la mondo. Mortiga miksaĵo de neado, publika malobservado de la interpersona distanciĝo rekomenditaj de la Monda Organizaĵo pri Sano, kaj aktiva sabotado pri akirado de vakcinoj.

La sanitaraj aŭtoritatoj de la Ŝtato San-Paŭlo ne preparis la sansistemon kvankam ili sciis, ke la Kovim-19 disvastiĝas.

En marto 2020, la sindikato de la sanlaboristoj Sindsaúde-SP devis iri al la tribunalo, por ke la Ŝtatsekretario pri sano konsentu pri kunsido por priparoli la aranĝojn kontraŭ la pandemio, interalie pri la manko de materialoj pri individua protektado (MIP), kaj la testoj pri Kovim-19 por la laboristoj de la sansektoro.

Pluraj plendoj koncerne la mankon de MIP kaj la terurajn laborkondiĉojn estis publikigitaj en la amaskomunikiloj. La sindikataj gvidantoj Edson Fedelino kaj Marilurdes Silva de Faria estis intervjuitaj kaj menciitaj. Anstataŭ diskuti kun la laboristoj kaj ties sindikato por solvi tiujn problemojn, ilia dunganto decidis interrompi ilian laboron dum 30 tagoj sen salajro.

Bonvolu subteni tiujn sindikatajn gvidantojn, postulante tujan nuligon de la provizora eksigo de Edson kaj Marilurdes el ilia laborposteno.      




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
sec-gs@hcrp.usp.br, jgorinchteyn@saude.sp.gov.br, governador@sp.gov.br, secretariageral@sindsaudesp.org.br, pgegpg@sp.gov.br