Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Irano : Estas tempo agnoski la sendependajn sindikatojn

Partnerece kun IndustriALL kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj pri minekspluatado, energio kaj manufaktura industrio. Ĝi konsistigas forton de tutmonda solidareco, kaj luktas por pli bonaj laborkondiĉoj kaj sindikataj rajtoj en la tuta mondo.

Irano ne permesas funkciadon de sendependaj sindikatoj, kaj la sindikataj aktivuloj estas ofte enkarcerigitaj, kiam ili defendas la laboristajn rajtojn. LabourStart kondukis multajn kampanojn por defendi la sindikatanojn, malliberigitajn en Irano.

Malgraŭ tio, la laboristoj plu organizas strikojn kaj protestojn kontraŭ la malbonaj dungintoj, kaj kelkfoje ili venkas. Tiujn lastajn jarojn, dekoj da miloj da portempaj laboristoj, kiuj laboras en petrol- kaj gas- projektoj en Irano partoprenis neleĝajn strikojn, kunordigitajn fare de strikkomitatoj. La laboristoj protestas kontraŭ la laboroj efektivigitaj en ekstrema varmo, la malaltaj salajroj, la malbonaj vivkondiĉoj, la maldecaj laborcikloj kaj la salajro-faktoroj, kiuj ne ĝuste informas pri la asekuraj kotizoj, kaj enpoŝigas la diferencon.

Tiuj laboristoj komencis venki, kaj la registaro konsideris tion : pasintmonate, unuafoje, la ministrejo pri Laboro renkontis reprezentanton de la laboristoj, la UMMI, kiu estas la irana aliĝinto de IndustriALL, por aŭskulti la laboristajn postulojn. Estas nun tempo formaligi tiun aranĝon, agnoskante la sendependajn sindikatojn kiel legitimajn reprezentantojn de la laboristoj, kaj konstruante sistemon de industriaj rilatoj konformaj al la mondaj normoj kaj al la konvencioj de la IOL.

Alvoku la iranan registaron, ke ĝi agnosku la sendependajn sindikatojn !           




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
pr@mcls.gov.ir, info@mcls.gov.ir, infopack@irimlsa.ir, info@raisi.org, media@raisi.org, missionofiran@gmail.com, iranunog@mfa.gov.ir