Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kolombio : Ĉesigu la morto-minacon kontraŭ la sindikataj gvidantoj de Fresenius


Partnerece kun Internacio de la Publikaj Servoj (ISP), internacia sindikata federacio, kiu grupigas pli ol 700 sindikatojn kaj reprezentas 30 milionojn da laborsitoj en 154 landoj, UNI Global Union, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj en pli ol 150 landoj, ĉefe dungitaj en la sektoroj de servoj, IndustriALL kiu reprezentas 50 milionojn da laboristoj en 140 landoj en la sektoroj mina, energia kaj manufaktura, kaj la Fresenius Internacia sindikata alianco kiu grupigas 50 sindikatojn en la tuta mondo.

La sanlaboristoj estas agnoskitaj en la tuta mondo kiel herooj kaj heroinoj en la lukto kontraŭ la Kovim. Multaj sanlaboristoj en la mondo organiziĝis en sindikatoj por intertraktadi pri plej sekuraj laborkondiĉoj. Kiam la laboristoj de la germana multnacia entrepreno Fresenius en Kolombio organizis sindikatojn kaj komencis intertraktadojn, almenaŭ du elektitaj gvidantoj estis morto-minacitaj.

De multaj jaroj, Kolombio estas konata kiel unu el la plej danĝeraj landoj en la mondo koncerne aktivulojn kaj sindikatanojn.

La kolombia Ŝtato konfirmas, ke 145 gvidantoj de la sociaj movadoj estis murditaj dum la sola jaro 2021.

Kiam la kolombiaj gvidantoj estas minacitaj, ili prenas tion tre serioze. Julian Parra kaj Claudia López, du laboristoj de Quironsalud (filio de Fresenius) ricevis morto-minacon. Claudia raportis la detalojn de tiuj minacoj al la surloka polico. Julian fuĝis Kolombion.

Ili ambaŭ petis de sia germana dunginto, ke ĝi denuncu publike tiujn minacojn kaj ĉiujn similajn minacojn. Fresenius kaj Quironsalud ignoris aŭ forpuŝis la oficialajn ripetitajn petojn faritajn en Kolombio, Hispanio kaj Germanio.

Kuniĝu kun Claudia, Julian, la ISP, UNI Global Union, IndustriALL kaj la Monda Sindikata Alianco Fresenius por postuli, ke Fresenius denuncu tuj kaj senkondiĉe tiujn minacojn kaj ĉiujn similajn minacojn kontraŭ la sindikataj gvidantoj elektitaj de la laboristoj de Fresenius. Anstataŭ silenti, la entrepreno devus aranĝi sincerajn intertraktadojn kun la sindikato de siaj dungitoj. 




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
sebastian.biedenkopf@fresenius.com, Stephan.sturm@fresenius.com, jcga@quironsalud.es, idelpon@quironsalud.es, gbartolome@quironsalud.es, jorge.henao@quironsalud.es, jorge.henao@quironsalud.es, rechumanos@clinicamedellin.com, presidenciabi@clinicadelamujer.com.co, jtalentoh@clinicadelamujer.com.co, rafael.gonzalez@imbanaco.com.co, jtrejo@imbanaco.com.co, ghumana.recepcion@imbanaco.com.co, gerencia@imbanaco.com.co, jcposada@clinicalasvegas.com, gestionhumana@clinicalasvegas.com, edgar.aldana@imbanaco.com.co