Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Belorusio : la plej vasta atako kontraŭ sindikato en Eŭropo dum la tuta jarcento

``
Partnerece kun la International Trade Union Confederation, the European Trade Union Confederation, Building and Wood Worker's International, IndustriALL, International Union of Food, Agricultural, Hotel, Restaurant, Catering, Tourism, Tobacco and Allied Workers' Associations, kaj UNI Global Union.

La 19an de aprilo estas nigra tago en la historio de la sendependa sindikata movado en Belorusio. La Ŝtata sekureca servo (KGB) arestis pli ol dek du sindikatajn aktivulojn, inter kiuj preskaŭ ĉiujn sindikatajn gvidantojn. Inter ili troviĝas la prezidanto de la Kongreso de la demokratiaj sindikatoj (BKDP) Alexandr Yarashuk, la vicprezidanto Siarhei Antusevich, kaj la gvidanto de la belorusia Libera sindikato Mikalaj Sharakh.
Unu el ili, la gvidanto de la Libera sindikato de la metallaboristoj (SPM) Aliaksandr Bukhvostau, suferis korproblemon kaj estis transportitaj al malsanulejo. De jardekoj, la sendependa sindikata movado de Belorusio firme kontraŭas la diktatoran reĝimon de Aleksandro Lukaŝenko. Malgraŭ drasta politika represio, la BKDP kondamnis la invadon de Ukrainio fare de Rusio kaj postulis eksigon de la rusiaj trupoj el la teritorio de Belorusio.
La tutmondaj sindikatoj, la Internacia Organizaĵo pri Laboro, Internacia Amnestio kaj aliaj organizaĵoj petis haltigon de la represio kontraŭ la belorusiaj sindikatoj. Ni petas tujan liberigon de ĉiuj aktivuloj kaj haltigon de la persekutoj kontraŭ la sendependaj sindikatoj en Belorusio.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
usaun@mfa.gov.by, germany@mfa.gov.by, belgium@mfa.gov.by