Ĉi tiu kampanjo estas nun fermita.



Kazaĥio : liberigu la laboristan aktivulon Jerzhana Jelŝibajeva

Partnerece kun la Misio de prigardado de la laborrajtoj en Centra Azio ; La Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio (KNPRK) ; La internacia buroo de Kazaĥio por Homaj rajtoj kaj Jurstato (KIBHR).

Jerzhana Jelŝibajeva, defendanto de Homaj rajtoj kaj laborista aktivulo, estas enkarcerigita de pli ol du jaroj. Li estas unu el la organizanto de la kolektiĝoj, kiuj okazis en la urbo Ĵanaozen por postuli salajrajn altigojn por la surlokaj laboristoj kaj kreadon de laborpostenoj por la senlaboruloj. Ĵanaozen estas urbo okcidente de Kazaĥio situanta centre de la plej naftoriĉa regiono. Tamen, de multaj jaroj, la senlaboreca procento de la urbo plu estas la plej alta en la lando.

En oktobro 2019, Jelŝibajeva estis kondamnita ĝis kvin jaroj da malliberejo, surbaze de falsaj akuzoj. Laŭ asertoj datiĝantaj de antaŭ pluraj jaroj, la aktivulo agresis nekonatulon, kaj vundis lin. La defendantoj de la homaj rajtoj kaj Jelŝibajeva mem konsideras tiujn akuzojn kiel persekuton pro liaj publikaj kaj civilaj aktivecoj.

La persekutoj kontraŭ Jelŝibajeva daŭris ankaŭ en la malliberejo. Li plurfoje plendis, ke li suferas premojn fare de la provosoj. Proteste kontraŭ la neleĝaj agoj de la punadministracio, li estis devigita trudi al si vundojn por atentigi la publikon pri sia kazo kaj sorto. Ĉar la punadministracio komprenis tiujn agojn kiel « intencan malobeon kontraŭ la laŭleĝaj petoj de la punagentoj », Jelŝibajeva riskas nun pli longan malliberecon.




Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
press@prokuror.kz, press@akorda.kz, press@mfa.kz, zhumakovasholpan@gmail.com, knprkcampaign@gmail.com