Panamo: Ĉesigu la atakojn kontraŭ Suntracs

Partnerece kun la BWI (Internacio de la laboristoj de la konstruado kaj ligno), tutmonda sindikata federacio, kiu kunigas 361 liberajn kaj demokratiajn sindikatojn, reprezentantajn totalon de 12 milionoj da membroj en la sektoroj de la konstruado, konstru-materialoj, ligno, forsto kaj koneksaj sektoroj en 115 landoj. La ĉefa misio de la BWI estas protekti kaj promocii la laboristajn rajtojn, plibonigante samtempe la labor- kaj viv-kondiĉojn, asertante ke la sindikataj rajtoj estas esence Homaj rajtoj enradikigitaj en la principoj de egaleco, solidareco kaj demokratio.

La Internacio de la laboristoj de la konstruado kaj ligno (BWI) kaj Labourstart urĝe alvokas vin kuniĝi kun ni por postuli de la panama registaro, ke ĝi respektu la asociiĝan liberecon kaj ĉesigu persekuton kontraŭ la sindikatanoj. Suntracs, la sola nacia sindikato de la konstruado kaj similaj industrioj de Panama kaj ties gvidantoj suferas persekutadon, represion kaj timigon fare de la panamaj aŭtoritatoj. Tion pro ĝia ĉefa rolo ludita en la manifestacioj, kiuj ebligis nuligon de la vendo de 40-jara minkoncesio al la transnacia firmao First Quantum Minerals.  Ĝia ekstrakta politiko kaŭzus gravajn sociajn kaj mediajn damaĝojn. Pro tiuj manifestacioj, la sindikatanoj estas akuzataj pri terorismo. La gvidantoj de SUNTRACS, Saúl Méndez, ĝenerala sekretario, Jaime Caballero, sekretario pri fremdaj aferoj, la gvidanto de la comarca Toribio García kaj la instruisto Diógenes Sánchez estas persekutataj de la prokuroraro. Ili estas akuzataj pri krimoj kontraŭ la libereco kaj la ekonomia ordo malfavore al la panama societo.  

Krome, la 13an de novembro, la Ŝtata Sparkaso fermis la bankkonton de SUNTRACS kadre de intenca agado, celante malhelpi la rajton manifestacii kaj asociiĝi. Tio kondukis al kontraŭleĝa entrudiĝo de la Ŝtato en la sindikata vivo surbaze de falsaj akuzoj pri terorismo. Sindikatismo ne estas krimo ! la sindikatoj ne estu malfavorigitaj pro ilia mobilizado por la sociaj kaj mediaj rajtoj !

Ni petas de la panama registaro, ke ĝi tuj ĉesigu persekutadon kontraŭ SUNTRACS kaj respektu asociiĝan liberecon.      


Vi povas helpi! Tajpi vian nomon kaj retpoŝtan adreson, poste klaki „Sendi mesaĝon“ en la suba parto de tiu ĉi paĝo.

Nomo:
[necesa]
Retpoŝta adreso:
[necesa]
Via sindikato/organizo:
Via lando:
Enmetu vian mesaĝon ĉi tien – aŭ simple uzu la ekzistantan mesaĝon.


Stop spam!
Enmetu la numeron 5394 ĉi tien:

Dankon


Se vi volas estonte ricevi de ni avertojn pri urĝaj agoj, bonvole marku tiun ĉi elektbutonon:

Jes :
Ne :







Via mesaĝo estos sendita al la sekvantaj retpoŝt-adresoj:
sgeneral@asamblea.gob.pa, mitradel@mitradel.gob.pa, rvigil@mire.gob.pa, asuntosjuridicos@mire.gob.pa